|
MONUMENTA TUTAJXO DE LA PREGXEJOJ DE SANT PERE
Eksterordinaria elemento de la historia heredajxo kaj kataluna arto. Enestita en la koro de la Parko Vallparadís, la tutajxo de la Pregxejoj de Sant Pere estas insulo de paco meze de moderna urbo. La tatuajxo de tri pregxejoj unika en Katalunio, oni prezentas harmonian miksajxon de diversaj stiloj kaj epokoj: antaux-romanika, romanika, gotika kaj baroka. Gxi suferis gravajn modifojn longe de gxia historio, sed konservante gxian karakteron. Sidejo de Episkopo de Egara ekde Va jarcento kaj grava ejo de la eklezia vizigotika administrejo, tie oni celebris Koncilio de Egara la jaro 615. Pitoreska ponto de XVIIa jarcento komunikas la ejon kun la mezepoka vilagxo kaj la historia centro de la urbo. La tutajxo prezentas distribuadon kaj detalon, kiuj manifestas bizansan kaj orientan inspriradon. La Pregxejoj de Sant Pere estas la konstruajxo plej gravaj de la arta kaj historia heredajxo de Terrassa. Oni ricevas jare cirkaux 15.000 vizitantoj.
|