|
LA TURO DE LA PALACO Estas la lasta spuro konservita de la antikva Kastelo-Palaco de Terrassa. La Turo de la Palaco nun oni trovas interne de bela publika placo, estas la konstruajxo plej emblema de la urbo, tiel por gxia situo en la historia centro, kiel por gxia prezento en la blazono de la urbo ekde la mezepoko. La ekzisto de "Terracium Castellum" aperas dokumentita ekde la IXa jarcento. Ekde la XIIa jarcento la logxantaro kreskis cxirkaux la forikajxo gxis formi la mezepokan vilagxon, cxirkauxita de muregoj kaj malproksime de la antikva roma Egara kaj de alia kastelo de la zono, tiu de Vallparadís. De cirkla planko, estas konstruita kun kelkaj prilaboritaj sxtonoj de la rivero. Estas 29 metroj altaj kaj gxia plej granda diametro en la malsupra parto esta 7,5 metroj. Havas gotikan fenestregon en la supra parto de la unua etagxo, poste aldonita (XVIa jarcento) al la konstruado de la turo. La supra kronado estas la aldonado plej aktuala farita en 1891.
|
|