|
KASTELO-KARTUZIO DE VALLPARADÍS |
||
|
|
|
|
|
Tiu konstruajxo, situita en la margxeno de la torento de Vallparadís, jam estis nomita en dokumentoj de la XIIa jarcento kaj transformita je kartuzio inter la XIVa kaj XVa jarcento. Berenguer Sanlà estis kiu acxetis la propriecon kie poste konstruis sian majestan kaj fortikajxan logxejon. Estis remparzono de kvadrata planko kun turoj en la anguloj kaj cxirkauxita de fosajxo. Oni povas eniris tien tra sxtona ponto. Interne starigxas centra turo de kvadrata planko. Blanca de Centelles estis la lasta "sinjorino" de Vallparadís. En la jaro 1344 sxi cedis sian tutan propriecon al la religia ordeno de la Kartuzio kaj pro tio estis instalita monahxejo nomita Sant Jaume de Vallparadís. En tiu cxi epoko oni faris grandegan reformon por adekvi gxin al la necesoj de la monahxoj. La klostro de du etagxoj estas rezulto de tiu cxi reformo. La kastelo restaurita je la jardeko de la 50a jaroj kaj adaptita por muzea uzo ekde la jaro 1959. Nun estas precipa ejo de la Muzeo de Terrassa kaj gastigas tempajn ekspoziciojn (en la gotika navo konata, kiel Salono del Tinellet) kaj la konstantajn ekspozicionjn, kiu montras la evoluon de la teritorio kaj homa okupado kaj gxia komarko.
|
||